BonvenpaĝoMLoĝadoMManĝoMProgramoMLokoMAlveturoMKotizoMAliĝo


REF 2012 - Lokaj kondiĉoj

Pri la regiono


Sajdo (Sayda) estas urbeto en la ercmontaro, situanta meze inter la saksaj urboj Dresdeno, Kemnico (Chemnitz) kaj la bohemia urbo Mosto,
20km norde de ĝi troviĝas la urbo Frejbergo (Freiberg). Ercmontaro iam estis riĉa je arĝento, kobalto, urano, stano kaj aliaj elementoj. En la vesperoj post la laboro la ministoj kreis malgrandajn artaĵojn el ligno, kiel la kristnaskaj arkoj(Schwibbogen) kaj mueliloj(Pyramide) kaj multajn figurojn(Rachermannel). La virinoj produktis punton per interplektado de fadenoj (klöppeln). Tiaj artaĵoj plu estas produktataj kaj vendataj mondvaste.

Ercmontaro havas sian propran dialekton, ĝi situas "doa wu de Hasen Hosen und de Hosen Husen hasen". Oni ankoraŭ hodiaŭ salutas sin per la minista saluto Gligaŭf, au pli mallonge Gaŭf - laŭ la germanlingva "Glück auf", kio laŭdire esprimas la esperon, ke iu ercriĉa mino malfermiĝu dum la serĉo sub la tero, sed eble ankaŭ la esperon reveni supren post la danĝera laboro en la profundo. La germana vorto "auf" signifas kaj "malferme" kaj "supren", "Glück" estas "feliĉo".

La urbeto Sajdo (Sayda)


Krom regionomuzeo en Sajdo troviĝas glaciaĵvendejo, du bakistoj, bicikloluejo kaj infanludejo - ĉio proksime de la preĝejo. Vi povas piediri de la forstdomo al la urbo laŭ porkinlagetovojo (Sauteichweg) aŭ pastrovojo (Pfarrweg) iom tra arbaro iom tra kampo. La distanco estas proksimume 3 km. Cetere la pastrovojo estas la plej rekta vojo al la urbo Freiberg.

Busoj tra la urbo Sayda:

  • buso 737 - Deutschneudorf - Deutscheinsiedel - Kurort Seiffen - Neuhausen - Sayda - Freiberg (veturas preter la REF-ejo)
  • buso 738 - Brand-Erbisdorf - Mulda - Sayda -Rechenberg-Bienenmühle - nur lundo ĝis vendredo
  • buso 465 - Olbernhau - Sayda - Rechenberg-Bienenmühle - Frauenstein
  • buso 458 - Olbernhau - Sayda - Dörnthal - Haselbach - nur lundo ĝis vendredo

Celoj en la regiono


En la regiono troviĝas pluraj vizitindaĵoj, el kiuj kelkaj tie ĉi estu menciitaj. Ni invitas vin konatiĝi kun kelkaj laŭ viaj personaj preferoj dum REF.

Banejoj


Troviĝas unu banlago (vojo) en distanco de 15 km ĉe la urbo Großhartmannsdorf. Dua ebleco estas subĉiela amuzbanejo (vojo) kun akvoglitejo en Neuhausen je distanco de 9 km.

La urbeto Neuhausen (Nojhaŭsen)


La urbeto aranĝiĝas ĉirkaŭ la kastelo Purschenstein (Purŝenŝtajn), kiu servas precipe kiel hotelo. Sed oni povas libere promeni inter la konstruaĵoj kaj en la parko. Proksime vi trovas du muzeojn (sur la mapo): unu pri vitroproduktado (Glashüttenmuseum) kaj alia pri nukskreviguloj (Nußknackermuseum).

Tre vizitinda estas ankaŭ la vendejo de lignaj ludiloj de profesoro Kaden. Oni rajtas elprovi tie la plurajn rulvojojn eĉ se oni ne aĉetas ĉiujn. Se restas libera tempo vi povas moligi vian haŭton en la naĝejo - vidu supre ĉe Banejoj.

Ni planas organizi ekskursotagon al Neuhausen dum REF.

La urbo Seiffen (Sajfen)


La urbo Seiffen (urbomapo) tre spertas pri la zorgado de turistobloj. Tre vizitindaj estas inter aliaj:
  • La subĉiela muzeo, kiu estas aranĝita kiel historia vilaĝo, kies domoj estas malfermitaj al la sciemuloj. En unu el ili oni tornas lignajn ringojn, kiuj aperigas bestojn kaj aliajn figurojn, kiam oni tranĉas ilin tortece
  • La ludilomuzeo kun ludiloj el diversaj tempoj
  • La vidmetiejon, kie oni povas rigardi la produktadon de lignaj artaĵoj
  • La tobogano - longa glitvojo kiun oni subeniras per ĉaretoj
  • Instrupado pri minado
  • Multaj vendejoj de ercmontaraj lignaj artaĵoj

Vilaĝoj Rauschenbach (Raŭŝenbaĥ) kaj Cämmerswalde (Kemersvalde)


Apud tiuj vilaĝoj troviĝas la barlago Rauschenbach kaj muzeo de rusaj aviadiloj IL14 (enirebla) kaj MIG21 (sur la mapo). Apude estas gastejo kaj ludejo.

La vilaĝo Dorfchemnitz (Dorfkemnic)


En la vilaĝo troviĝas historia forĝejo kun martelegoj pelataj per la forto de la akvo.

La vilaĝo Blockhausen (Blokhaŭsen)


Proksime de la urbo Mulda, iom norde de Dorfkemnic situas vilaĝo Blokhaŭsen (vojo). Pentekoste ĉiujare okazas tie ĉensegilo-ĉizado-konkurso, tra kies rezultojn oni povas promeni en la arbaro.

Aĉeteblecoj

Magazenegoj

  • en Sayda: Edeka, Dresdner Str. 81, lun-mer: 8-18, ĵaŭ-ven: 8-19, sab: 8-12
  • en Olbernhau: ReWe, Obermühle, lun-sab: 7-22
  • en Olbernhau: Aldi, Dörfelstr. 3, lun-sab: 8-20
  • en Olbernhau: Edeka, Freiberger Str. 99-101, lun-ven: 7-20, sab: 7-18
  • en Neuhausen: Edeka, Olbernhauer Str. 22, lun-ven: 7-20, sab: 7-18
  • en Brand-Erbisdorf: Aldi, Großhartmannsdorfer Str. 9a, lun-sab: 8-20
  • en Brand-Erbisdorf: ReWe, Seilergasse 8, lun-sab: 7-22

Vendejoj en Sayda

  • bakisto Melzer, Dresdner Str. 49, tel. 037365 / 1320
  • bakisto Spiegelhauer, Dresdner Str. 67
  • viandisto, Dresdner Str. 41
  • floristo, Dresdner Str. 68
  • bicikloluejo/sportvendejo, Richter Sport, Pfarrgasse 14
  • apoteko, Dresdner Str. 5
  • glaciaĵejo
  • banko: Sparkasse, Dresdner Straße 3
  • banko: Volksbank, Schulgasse 2

000026a9_TP